lingvo.org www.europo.eu www.europo.eu Eŭropa himno en Esperanto, kantita de Neven Mrzlečki laŭ la tradicia teksto de Umberto Broccatelli kaj kun la muziko de "Odo al Ĝojo" de la 9-a simfonio de Beethoven. La propono: EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la subaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo. Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur, nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun. Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'. De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'. (La dua strofo estas libervola, kaj ne estas ĉefparto de la proponata civitana iniciato.) Laŭ www.europo.eu la celoj de tiu ĉiu civitana iniciato de EEU estas: (1) helpi plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, kaj tiel pliefikigi EU por civitanoj; (2) pligrandigi la partoprenon de la civitanoj en eŭropa integriĝo; (3) helpi atingi (1) kaj (2) per vortoj de neŭtrala, tut-eŭropa lingvo por ebligi al civitanoj kanti kune; (4) sekurigi la
...