NOVA KANTO Teksto: Aleksandras Dambrauskas Dombrowski (pseŭdonimo: Adomas Jakštas), litova pastro (1860-1938)] kaj Tone (Antônio Moreira) www.myspace.com Mil naŭcent kvin. Francio. La revo de la knabo el Bjalistoko fariĝis realo. Nun, ĉiuj personoj de la mondo povas saluti unu la alian. Jen Esperanto. Vivanta lingvo! Veke vibru, veke vibru, Veke vibru verda voko! Mil okcent kvindek naŭ Alvenis homo al la mondo kvazaŭ Li estus sendita por tasko misiista Altkvalita. Sur la tero infinita Dekkvina de decembro estis la dato Bjalistoko, pola urbeto, la kandidato Por ricevi la stafeton. La lingvan profeton Kiu ŝanĝus la mondon sen uzi bajoneton Lazaro Ludoviko Zamenhof Estis la nomo de la homo kiu kreis idiomon por forigi lingvan fantomon. Esperanto, estas nova kanto Mia kaj via. La Lingvo Internacia. Komenciĝis, do, la revolucio Kiu alportus nur bonon al civilizacio Esperanto ĉiuloken senhalte iras Simpatianton tra la mondo ĝi akiras Nekredebla akcepto. Ĉu eble mistika? Ne nur. Sed ankaŭ efika, praktika, komunika Ĉar la parolo flekseble kaj gracie fluas Tute libere, ĝi evoluas vere. Esperanto estas uzata proze aŭ poezie En ĉiuj rilatoj kaj alie. Interprete, interrete ankaŭ ĝi utilas Ĝi facilas, ni babilas. Kaj ĝia povo, kompreneble, ja furoras Pro tio Esperanto multe valoras Do!...Dehaku. Do!... Dehaku. Do!... Dehaku se vi povas baobabon. Dehaku se vi povas la revon de l knabo El Bjalisktoko. Kruda epoko. Plena je moko. La provoko, sufoko. Humila bloko. Patra ŝoko. Monda
...