Solidare kaj kunlaboreme, lernantoj de Mezlernejo Barringer, en Newark, Nov-Ĵerzejo, vizitis Legion de Bona Volo por partopreni en ĝia programo Karitata Rondiro. Ĉio komenciĝis per la ideo mildigi la suferon de senhejmuloj en la urbo Newark. Per vendo de dolĉaĵoj en sia lernejo kaj, la lernantoj sukcesis starigi monon por aĉeto de centoj da eroj kiaj nutraĵoj, iloj kaj boteloj da minerala akvo. Dum esploro kaj serĉado de programo kaj de organizaĵoj kun plej efika rezulto en komunumo kie ili vivas, la gejunuloj trovis Legion de Bona Volo kaj ties programon Karitata Rondiro.